Galbuledoj
Ruĝvosta galbulo Lybius Galbula ruficauda | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
|
Galbalcyrhynchus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Galbuledoj aŭ jakamaroj estas familio, science Galbulidae, de kvin genrojn kaj 18 specioj. La familio estas tre rilata al la Bukonedoj, alia tropika familio, kaj ambaŭ familioj estas ofte apartigitaj en sia propra ordo for de la Pegoformaj, kaj anstataŭe oni lokas ilin en la Galbuloformaj. Ili estas ĉefe birdoj de arbaroj de malaltaj altitudoj, kaj ĉefe de arbara aŭ arbarborda foliaro.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La jakamaroj estas malgrandaj aŭ mezgrandaj birdoj inter 14 kaj 34 cm longaj kaj inter 17 kaj 75 g pezaj. Ili estas brile elegantaj birdoj kun longaj bekoj kaj vostoj. Laŭ aspekto kaj kutimaro ili montras similecon al la abelmanĝuloj, ĉar plej parto de enaeraj insektomanĝantoj tendencas havi mallongajn larĝajn bekojn anstataŭ longajn maldikajn bekojn. La kruroj estas mallongaj kaj malfortaj, kaj la piedoj estas zigodaktilaj. La plumaro estas ofte brila kaj tre irizeca, kvankam ĝi estas tre senkolora en kelkaj specioj. Estas malgrandaj diferencoj en plumaro bazitaj sur sekso, ĉar maskloj ofte havas blankan makulon en brusto.
Jakamaraoj estas insektomanĝantoj, kiu prenas varion de insektoj (multaj specialiĝas en papilioj kaj tineoj) prenitaj dumfluge. Tiuj birdoj kutime ripozas sur favoritaj ripozejoj kaj saltas al la predo kiam ĝi estas sufiĉe proksima. Nur la Granda jakamaro varias el la resto de la familio, ĉar predas per plukado kaj eventuale prenante etajn lacertojn kaj araneojn.
La reproduktado de la jakamaroj ne estis ankoraŭ bone studita. Oni supozas, ke ili estas monogamaj, kvankam oni supozas, ankaŭ ke kelkaj specioj entreprenas kooperativan reproduktadon kie kelkaj plenkreskuloj kunhavas zorgojn. La familio nestumas en truoj ĉu engrunde ĉu en arbaj termitejoj. Grundonestumantaj specioj kutime nestumas en riverbordoj (aŭ pli ĵuse, eĉ bordoj de ŝoseoj), kvankam se tio ne estas disponebla, ili povas nestumi engrunde helpe de radikoj de falitaj arboj. Bordonestumantaj jakamaraoj povas foje formi izolitajn koloniojn. La ovodemetado gamas el 1 al 4 ovoj, kun pli komunaj de 2-4 ovoj. Ambaŭ gepatroj partoprenas en kovado. Oni scias malmulte pri la kovodaŭro de plej parto de specioj, kvankam ĝi daŭras inter 19 kaj 26 tagoj ĉe la ruĝvosta galbulo. Idoj naskiĝas jam kovritaj el lanugo, unikaĵo inter pegoformaj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- FAMILIO
- GALBULEDOJ
- Genro: Galbalcyrhynchus
- Blankorela jakamaro, Galbalcyrhynchus leucotis
- Kaŝtana jakamaro, Galbalcyrhynchus purusianus
- Genro: Brachygalba
- Malheldorsa jakamaro, Brachygalba salmoni
- Palkapa jakamaro, Brachygalba goeringi
- Bruna jakamaro, Brachygalba lugubris
- Blankagorĝa jakamaro, Brachygalba albogularis
- Genro: Jacamaralcyon
- Trifingra jakamaro, Jacamaralcyon tridactyla
- Genro: Galbula aŭ Galbuloj
- Flavbeka galbulo, Galbula albirostris
- Bluvanga galbulo, Galbula cyanicollis
- Ruĝvosta galbulo, Galbula ruficauda
- Verdavosta galbulo, Galbula galbula
- Kuprobrusta galbulo, Galbula pastazae
- Blufrunta galbulo, Galbula cyanescens
- Tombogalbulo, Galbula tombacea
- Purpurgalbulo, Galbula chalcothorax
- Bronza galbulo, Galbula leucogastra
- Digalbulo, Galbula dea
- Genro: Jacamerops
- Granda jakamaro, Jacamerops aureus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Tobias, J.; Züchner T. & T.A. de Melo Júnior (2002) "Family Galbulidae (Jacamars)". in del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (2002). Handbook of the Birds of the World. Volume 7: Jacamars to Woodpeckers. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-37-7
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Filmoj de jakamaraoj ĉe Interreta Birdokolekto


