Picoides
Trifingra pego (P. tridactylus), maskla plenkreskulo
trifingra piedo kie mankas la unua fingro | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
| Picoides Lacépède, 1799 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Picoides (esperante pegoido) estas genro de birdoj de la familio pegedoj (aŭ pli simple pegoj), kiu troviĝas en Nordameriko kaj nordaj landoj de Eŭrazio. La plumaro en plej parto de la specioj estas precipe nigrablanka, kaj brunblanka ĉe kelkaj sudaj specioj, kaj la masklo ofte havas ruĝan (aŭ flavan) markon sur kapo. Ties bekoj estas rektaj kaj ĉizilformaj. Ĉiuj specioj de la genro estas trifingraj. Ĉiu specio de tiu ĉi genro manĝas ĉefe insektojn.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro Picoides estis enkondukita de la franca natursciencisto Bernard Germain de Lacépède en 1799.[1] La tipa specio estis poste difinita kiel la eŭrazia trifingra pego (Picoides tridactylus) de la angla zoologo George Robert Gray en 1840.[2][3] La genronomo kombinas la latinan vorton Picus (pego) kaj la grekan sufikson -oidēs, kiu signifas "simila al".[4] La genro Picoides antaŭe enhavis ĉirkaŭ 12 speciojn. En 2015, molekulfilogenetika analizo de sekvencoj de nuklea kaj mitokondria DNA de makulhavaj pegoj malkaŝis, ke tri ekzistantaj genroj (Picoides, Veniliornis kaj Dendropicos) estis polifiletikaj. Post la restarigo de kvin monofiletikaj genroj kaj la posta reorganizado, dum kiu la plej multaj el la iamaj membroj de Picoides estis transigitaj al Leuconotopicus kaj Dryobates, restis nur tri el la originaj specioj.[5][6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĉe ĉiuj tri specioj, la maskloj havas flavan koloron sur la verto, kvankam tiu trajto troviĝas ankaŭ ĉe iuj aliaj makulhavaj pegoj, nome la brunfrunta kaj la flavkrona pegoj. La cetera kolor-aranĝo de la plumaro, la strukturaj trajtoj kaj la vivkutimoj tre similas al tiuj de parencaj pegoj el la genroj Dryobates kaj Leuconotopicus.[7] La piedoj de ĉiuj tri specioj montras ekstreman adapton al arboloĝa vivo pro la manko de la unua fingro, aŭ halukso. Tamen oni atentigis, ke diversaj specioj de makulhavaj pegoj similas pro tio, ke ili havas mallongan unuan fingron.[7] Ankaŭ du pegospecioj el la genro Sasia (kiuj ne estas proksime parencaj) ne havas la unuan fingron.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Kontraste al la genroj Dryobates kaj Leuconotopicus, la tri specioj de Picoides akiras la plej grandan parton (ĉirkaŭ 85 %) de siaj insekto-predoj per bekado de viva aŭ mortinta ligno. La vila pego (Leuconotopicus villosus), ekzemple, akiras nur 45 % de sia nutraĵo per bekado de ligno, 30 % de la surfaco de trunkegoj kaj 25 % ĉe aliaj lokoj.[7]
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro enhavas la jenajn tri speciojn:[6]
- Trifingra pego Picoides tridactylus (Linnaeus, 1758) tra norda Eŭrazio de Norvegio ĝis Koreio. LC
- P. t. tridactylus (Linnaeus, 1758)
- P. t. alpinus, Brehm, CL, 1831
- P. t. crissoleucus, Reichenbach, 1854
- P. t. albidior, Stejneger, 1885
- P. t. tianschanicus, Buturlin, 1907
- P. t. kurodai, Yamashina, 1930
- P. t. inouyei, Yamashina, 1943
- P. t. funebris, Verreaux, J, 1871
- Nordamerika pego Picoides dorsalis (Baird, 1858) okcidenta Kanado, Alasko kaj okcidenta Usono. LC
- P. d. dorsalis
- P. d. fasciatus
- Nigradorsa pego Picoides arcticus (Swainson, 1832) Kanado, Alasko, nordokcidenta Usono. LC
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lacépède, Bernard Germain de. (1799) “Tableau des sous-classes, divisions, sous-division, ordres et genres des oiseux”, Discours d'ouverture et de clôture du cours d'histoire naturelle (france). Plassan.
- ↑ Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. R. and J.E. Taylor.
- ↑ (1948) Check-List of Birds of the World 6. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2015) “A new classification of the pied woodpeckers assemblage (Dendropicini, Picidae) based on a comprehensive multi-locus phylogeny”, Molecular Phylogenetics and Evolution 88, p. 28–37. doi:10.1016/j.ympev.2015.03.016. Bibkodo:2015MolPE..88...28F.
- 1 2 Woodpeckers. World Bird List Version 6.2. International Ornithologists' Union. Alirita 5a de Majo 2016 .
- 1 2 3 (January 1951) “The significance of the number of toes in some woodpeckers and kingfishers”, The Auk 68 (1), p. 49–51. doi:10.2307/4080797. Alirita 20a de Septembro 2018..
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Moore, William S.; Weibel, Amy C. & Agius, Andrea (2006): Mitochondrial DNA phylogeny of the woodpecker genus Veniliornis (Picidae, Picinae) and related genera implies convergent evolution of plumage patterns. Biological Journal of the Linnean Society 87: 611–624. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Weibel, Amy C. & Moore, William S. (2005): Plumage convergence in Picoides woodpeckers based on a molecular phylogeny, with emphasis on convergence in downy and hairy woodpeckers. Condor 107(4): 797–809. COI:10.1650/7858.1 (HTML resumo)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Taksonomia Informara Sistemo: Genro Picoides[rompita ligilo]
| ||||||||||||||||||


