Sasia
Sasia abnormis de Gould & Richter | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Mapo de la genro inkludante Verreauxia | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Sasia estas genro de aziaj birdospecioj de la familio Pegedoj (Picidae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ili estas tre malgrandaj, preskaŭ senvostaj pegedoj, kun aspekto kaj manĝokonduto de silvietoj (Sylvietta) aŭ sitoj. Iliaj vivmedioj estas arbaroj kaj duaranga arbaro.[1]
Ĉi tiuj specioj havas karnan okulringon kaj rondigitan (en transversa sekco) supran makzelon. Ili havas dek vostoplumojn kaj nur tri piedfingrojn (mankas la unua fingro, aŭ halukso).[2]
La Afrika pegeto foje estis inkluzivita en ĉi tiun genron. Ĝi havas nur ok vostoplumojn kaj kvar piedfingrojn en zigodaktila aranĝo (kun malforta unua fingro). Ĝi diferencas de la aziaj specioj laŭ la plumarkoloro de la plenkreskulo, sed ne laŭ la plumarmodelo, korpanatomio aŭ kutimoj.[3]
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro enhavas jenajn du speciojn:[4]
| Bildo | Ordinara nomo | Scienca nomo | Distribuon |
|---|---|---|---|
| Rufa pegeto | Sasia abnormis | ĉefe Malajzio kaj Indonezio | |
| Blankbrova pegeto | Sasia ochracea | ĉefe Sudorienta Azio | |
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Sasia ochracea
de Gould & Richter - Detalo de kapo
kaj vosto de S. abnormis
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stevenson, Terry. (2001) Field guide to the birds of East Africa: Kenya, Tanzania, Uganda, Rwanda, Burundi. London: T. & A.D. Poyser, p. 280–281. ISBN 9780856610790.
- ↑ Gorman, Gerard. (2014) Woodpeckers of the World: The Complete Guide (Helm Photographic Guides). London: Bloomsbury. ISBN 978-1408147153.
- ↑ (Januaro 1951) “The significance of the number of toes in some woodpeckers and kingfishers”, The Auk 68 (1), p. 49–51. doi:10.2307/4080797. Alirita 20a de Septembro 2018..
- ↑ Woodpeckers. IOC World Bird List Version 13.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2023). Alirita 29a de Januaro 2023 .
- Blume, Dieter; Winkler, Hans (2003), "Woodpeckers", in Christopher Perrins, Firefly Encyclopedia of Birds, Firefly Books, pp. 408–413, (ISBN 1-55297-777-3), https://archive.org/details/fireflyencyclope0000unse/page/408
- Winkler, Hans; Christie, David A. (2002), "Family Picidae", in del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J., Handbook of the Birds of the World, Volume 7: Jacamars to Woodpeckers, Barcelona: Lynx Edicions, pp. 280–555, (ISBN 84-87334-37-7)
- Peterson, Alan P. (Editor). 1999. Zoological Nomenclature Resource (Zoonomen). Alirita en 2007-09-08.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||



