Kerpen[KERpen] estas urbo en la federacia landoNordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Rhein-Erft kaj al la distriktaro Kolonjo, inter la urboj Kolonjo kaj Akeno. Fine de decembro 2024 la urbo havis 66585 loĝantojn sur areo de 113,96 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 582 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Teksto por la listo estas malplena - en la funkcio: list().
En la urboparto Manheim estas strato nomata "Esperantostraße": la strato estas ties kerno, en kiu situas la elementa lernejo, la junulara centro, kultura kunvenejo, la centra ĉionvendejo. La urboparto inkluzive de la Esperantostrato tamen malaperos ĝis la jaro 2022 pro la tersurfaca minado de lignito: jam en 2014 duono el la domoj de la urboparto estas forlasitaj kaj gazetaj artikoloj nomis ĝin "fantoma urbo".[1] La loĝantoj ricevis novan urboparton, konsekvence nomata Manheim-Neu, kaj postulis ke ankaŭ tie estu "Esperantostraße". Sed ĉar komunumo en Germanio ne rajtas havi du samnomajn stratojn samtempe, la strato en la nova urboparto baptiĝis "Esperantoweg". Tiel Kerpen iĝis unu el la tre malmultaj loĝlokoj tutmonde, kiuj samtempe disponas pri du stratoj nomataj pro Esperanto.