Saltu al enhavo

Jenő Bernátsky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jenő Bernátsky
Persona informo
Naskiĝo 10-an de februaro 1873 (1873-02-10)
en Vršac
Morto 3-an de decembro 1944 (1944-12-03) (71-jaraĝa)
en Pesthidegkút
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo botanikisto
vinkultivisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r

Jenő Bernátsky [bernAcki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bernátsky Jenő estis hungara botanikisto, profesoro, mikologo (fungosciencisto).

Jenő Bernátsky naskiĝis la 10-an de februaro 1873 en Hungara reĝlando en Versec (nuntempa Vršac en Serbio). Li mortis en decembro de 1944 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Jenő Bernátsky akiris diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li restis samloke por instrui. Li laboris inter 1896 kaj 1905 en la Hungara Nacia Muzeo, poste en esplora instituto pri vitoj, fine inter 1919 kaj 1923 en esplora instituto pri fungoj. Ekde 1940 li vivis en Pesthidegkút.

En 1899 estis li la unua, kiu konstatis ke la Granda Hungara Ebenaĵo ne estis senarba en la paseo, tial li sugestis la arbarigon.

Elektitaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • A hazai Asparagus félék monográfiája (1907)
  • A hazai Iris félék (1911)
  • A csiperkegomba termelése (1920)
  • Bevezetés a növénykórtan elemeibe (1937)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.