Saltu al enhavo

Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun institucio.
Instituto
speco de organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
organizaĵo pri edukado
v • d • r

Instituto [1] estas konstanta organizaĵo kreita por certa celo. Ofte ĝi estas esplora organizaĵo (esplora instituto) kreita al fari esplorojn sur specifaj temoj. Instituto povas ankaŭ esti profesia korpo.

En iuj landaj institutoj povas esti partoj de universitatoj aŭ alia altlernejaj organizaĵoj, aŭ ekzisti kiel grupo de katedroj aŭ kiel aŭtonoma kleriga institucio sen klasika plena universitata statuso kiel universitata instituto.

La vorto venas de la Latina vorto institutum kun signifo facileco aŭ rutino; tiel instituere estas de signifo konstrui, krei, altigi, eduki, klerigi.

En iuj landoj, kiel Sud-Koreio kaj Japanio, privataj lernejoj estas iam nomataj kiel institutoj, anstataŭ lernejoj.

En la Unuiĝinta Reĝlando la titolo 'Instituto' estas protektita vorto kaj kompanioj aŭ aliaj organizaĵoj povas nur uzi la vorton se ili estas "organizaĵoj kiu faras esplorojn je la plej alta nivelo aŭ al profesiaj korpoj de la plej alta nivelo".[2] Uzo de la titolo 'Instituto' postulas konsenton de la Sekretario de Ŝtato. Malsukceso havi la konsenton estas krimo. [3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ PIV: institut/o. Nomo de diversaj institucioj, precipe uzata pri altlernejoj aŭ korporacioj sciencaj k artaj: instituto de kemio, de inĝenierarto, de komerco; la Francia Instituto (tuto de la kvin Akademioj); Internacia Esperanto-Instituto. Rim. Oni ne uzu tiun vorton anst. edukejo.
  2. ↑ 'Delikataj vortoj' Respondaro sur Kompania Doma TTT-ejo
  3. ↑ 'Negocaj Nomoj - gvidilo sur Kompania Doma TTT-ejo. Arkivita el la originalo je 2008-09-13. Alirita 2009-12-29 .

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]