Fiñana
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fiñana (stacidomo). |
| Fiñana | |||
|---|---|---|---|
|
Fiñana (Almería, Andaluzio) | |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Statuso | Municipo | ||
| Ŝtato | |||
| Aŭtonoma Komunumo | |||
| Provinco | |||
| Municipo | Fiñana | ||
| Poŝtkodo | 04500 | ||
| Retpaĝaro | Fiñana.es | ||
| Politiko | |||
| Loka registaro | Ayuntamiento de Fiñana | ||
| Urbestro | Rafael Montes Rincón | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 426[1] | ||
| Loĝdenso | 18,1 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Koordinatoj | 37°10′N 2°50′U / 37.167°N, 2.833°U (mapo) Koordinatoj: 37°10′N 2°50′U / 37.167°N, 2.833°U (mapo) | ||
| Alto | 950 m | ||
| Areo | 134 km2 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Fiñana estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Filabres-Tabernas en la centro de la provinco. La areo de la municipo estas 134 km2 kie loĝas 2426 geloĝantoj, do loĝdenso estas 18.1 loĝ./km2. Fiñana situas je 74 km de la provinca ĉefurbo Almería.
Ĉefa ekonomia rimedo estas la agrikulturo kaj precize de kultivoj de cerealoj, migdalarboj, olivarboj kaj beto; krome estas nutrindustrio kaj minoj de fero.
Estas alkazabo, kastelo, kaj preĝejoj. Moderne oni instalis ankaŭ Etnologian Muzeon.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 2426 geloĝantoj de la municipo Fiñana estas 1207 inoj kaj 1219 viroj. En la 134-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 2333 geloĝantoj, kaj aliaj 93 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 12, 8 inoj kaj 4 viroj, kaj mortis 21, 11 inoj kaj 10 viroj. Tiel la natura kresko estis -9 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 931 homoj (38.4%).
Meze de la 20a jarcento oni atingis pinton de pli ol 5000 loĝantoj; poste oni falis, ĉefe pro la elmigrado de la 1960-aj jaroj. Tiel en la 1990-aj jaroj estis nur 1600 lokanoj; poste oni rekuperis iom al la 2000 personoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fiñana - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||




