Saltu al enhavo

Dianetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dianetiko

emblemo

pseŭdoscienco
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
vdr
L. Ron Hubbard kondukas dianetikan seminarion en Los-Anĝeleso en 1950.

Dianetiko (angle dianetics) estas aro da ideoj kaj praktikoj rilate al la metafizika rilato inter la homaj menso kaj korpo, elpensita de L. Ron Hubbard, verkisto de sciencfikciaj rakontoj kaj fondinto de scientologio. Ĝi daŭre estas praktikata de scientologianoj. Hubbard inventis la vorton "Dianetiko" per la kunmiksiĝo de la grekaj vortoj dia ("tra") kaj nous ("menso").