Saltu al enhavo

Anières

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anières
Blazono de Anières
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distriktonenia distrikto en Kantono Ĝenevo
Koordinatoj 46° 16′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.26667 °N, 6.21667 °O / 46.26667; 6.21667 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 00″ N 6° 13′ 00″ O / 46.26667 °N, 6.21667 °O / 46.26667; 6.21667 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj2 226 (2008)
Areo3,83 km²
Alteco419 m super marnivelo
Poŝtkodo1247
Komunumkodo6602
Mapo de Anières
v • d • r

Anières estas svisa komunumo en la Kantono Ĝenevo, ĉe la suda bordo de Lago Lemano.

Laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 2 456 loĝantoj sur areo de 3,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 636 loĝantoj/km².

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Anières situas ĉe la sudorienta bordo de Lemano, en distanco de proksimume 20 kilometroj nordoriente de la kantona ĉefurbo Ĝenevo. La komunumo konsistas, el la ĉefvilaĝo Anières kaj la vilaĝoj Chevrens kaj Bassy.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Anières limas en nordoriento al Hermance, en oriento al la franca komunumo Veigy-Foncenex, en sudo al Corsier, kaj en okcidento al la lago.

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per lokaj busoj de la urbo Ĝenevo.

La unua dokumenta mencio de Anières datiĝas el la jaro 1179 kiel Guillelmus dasneres. Ĝis 1816 Anières apartenis al Savojo. Tiam ĝi estis kunigita kun Corsier kaj fariĝis parto de Kantono Ĝenevo kaj Svislando. En la jaro 1858 Corsier kaj Anières denove estis disigitaj al du memstaraj komunumoj, ĉar ili ne sukcesis interkonsenti pri la divido de la financoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]