Saltu al enhavo

Yuval Raphael

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yuval Raphael
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 2000 (2000-11-05) (25-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj hebrea • angla • franca
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
popkantisto Redakti la valoron en Wikidata
v • d • r
Yuval Raphael
homo Redakti la valoron en Wikidata
Naskiĝo 5-an de novembro 2000 (2000-11-05) (25-jaraĝa)
en Tel-Avivo
v • d • r

Yuval RAPHAEL (hebree יובל רפאל; n. la 5-an de novembro 2000 en Ra'anana) estas israela kantistino. Ŝi reprezentis Israelon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 kun la kanto New Day Will Rise (Nova tago aperos) [1] kaj atingis la duan lokon, dank' al la voĉdono de la spektantaro kiu donis 297 poentojn, pli ol al iu ajn alia lando.

La atingon ombris pluraj malamaj okazaĵoj ĉe la evento kaj malordo fare de por-palestinaj protestantoj en Bazelo. Pro la milito "Feraj Glavoj" en la Gazaa Sektoro la partopreno de Israelo en la Eŭrovido estis polemika.

Notindas ke ŝi estas unu el la pluvivantoj de la masakro de Re'im fare de Hamaso en 2023, suferante ŝrapnelvundojn kaj ŝajnigante esti morta en raketŝirmejo proksime de kibuco Be'eri en la Ĉirkaŭaĵo de Gazaa Sektoro [2].

Ŝi komencis sian muzikan karieron en 2023 kaj parolas krom la hebrean ankaŭ la francan kaj la anglan.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ . Israel: Yuval Raphael selected for Eurovision 2025 (en-gb) (la 22-an de januaro 2025). Alirita la 24-an de januaro 2025 .
  2. ↑ . Hamas attack survivor to represent Israel at Eurovision (en-GB) (la 23-an de januaro 2025). Alirita la 24-an de januaro 2025 .