Paolo Veronese
Aspekto
(Alidirektita el Veronese)
Paolo Caliari aŭ Cagliari, nomata Paolo Veronese (naskita en Verona en 1528, mortinta en Venecio la 19-an de aprilo 1588) estis itala renesanca pentristo.

Li pasigis la plimulton de sia vivo en Venecio, sed estis nomata Veronese (= veronano) pro sia naskiĝurbo.
Liaj verkoj ornamas multajn kristanajn preĝejojn, sed kelkaj troviĝas en famaj muzeoj.
Li estis la filo de ŝtontajlisto kaj translokiĝis en 1550 al Venecio kie laboris sukcese por nobelaro.
Galerio
[redakti | redakti fonton]- Portreto de Grafino Livia da Porto Thiene kun ŝia filino Deidamia, Walters Art Museum, Baltimoro, 1552
- Sanktoleado de Davido, ĉ. 1555, Kunsthistorisches Museum, Vieno
- La familio de Dario antaŭ Aleksandro, Nacia Galerio, Londono, 1565 ĝis 1567
- La Batalo de Lepanto, 1571, Akademio, Venecio
- Mistera Geedziĝo de Sankta Katarino, Akademio, Venecio, ĉ. 1575
- Resurekto de Kristo, Gemäldegalerie Alte Meister, Dresdeno, ĉirkaŭ 1575
- La Trovo de Moseo, Prado, Madrido, ĉ. 1575–80
- Krucumo, 287 × 447 cm, Akademio, Venecio, antaŭ 1582
- Pieco, Ermitejo, Sankt-Peterburgo, ĉ. 1581
- Jesuo kaj la Samaria Virino, Muzeo de Arthistorio de Vieno, Vieno, ĉ. 1585
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- La Edziĝo de Kanao (1563)
- Festeno en la Domo de Levi (1573)

