Tachornis
Aspekto
Forkovosta palmapuso (Tachornis squamata) | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tachornis estas genro de apusoj en la familio Apodedoj. Ĝiaj tri specioj troviĝas en Centra kaj Suda Ameriko. Ĝi enhavas la jenajn tri speciojn:
- Antila palmapuso aŭ Antila palmapodo, Tachornis phoenicobia
- Nana palmapuso aŭ Nana palmapodo, Tachornis furcata
- Forkovosta palmapuso aŭ Forkovosta palmapodo, Tachornis squamata
Tiuj birdoj troviĝas en Novtropisoj, kun teritorioj el Karibio ĝis Sudameriko. Ili estas karakterizitaj pro sia malgrandeco kaj tre forkoformaj vostoj.[1]
La nomo Tachornis deriviĝas el la grekaj vortoj taĥis aŭ taĥus, signife "rapida", kaj ornis, signife "birdo".[2][3] La ordinaraj nomoj "palmapusoj" estas uzataj ankaŭ por la parencaj membroj de la genro Panyptila.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chantler, Phil. (2000) Swifts: A Guide to the Swifts and Treeswifts of the World. Pica Press. ISBN 978-1-873403-83-9.
- ↑ Lederer, Roger J.. (2014) Latin for Bird Lovers: over 3,000 bird names explored and explained. Portland & London: Timber Press. ISBN 978-1-60469-546-5. OCLC 872984627.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names: From Aalge to Zusii, 1‑a eldono, London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4. OCLC 659731768.
- Chantler kaj Driessens, Swifts ISBN 1-873403-83-6
| ||||||||||||||||||


