Radumo

Radumo estis ekzekuta metodo uzata de Antikvo ĝis la fino de la 18-a jarcento. Laŭlonge de la historio, ĉi tiu torturo estis divers-forma.
En la antikvaj tempoj, la kondamnitaj kaptitoj estis ligitaj al la spokoj de rado por torturi ilin, aŭ foje por turnigi ilin ĝismorte.
La legendaj hagiografioj de kristanaj martiroj dum la unuaj jarcentoj parolas pri feraj radoj ekipitaj per pikiloj intencitaj por disŝiri karnon, pri kiuj la historio tamen ŝajne ne konservis spuron.
Meze de la Mezepoko aperis nova ekzekutmetodo, en kiu la kondamnito, post kiam liaj membroj kaj brusto estis jam rompitaj — aŭ pro kvaronigo sur la grundo aŭ pro forta batado sur ligna kruco — restis elmontrita ĝis morto sur rado lokita ĉe la pinto de masto. Depende de la rezisto de la koncernato, la agonio sur la rado povus daŭri de kelkaj momentoj ĝis pluraj tagoj. Juĝistoj foje mildigis la punon kun "retentum", ordonante al la ekzekutisto strangoli la ulon en antaŭfiksita tempo.
- (Notinde: Retentum estis gesto de homeco al persono alfrontanta aparte doloran mortkondamnon. Tenita sekrete fare de la juĝisto (sekve ĝia latin-devena nomo "retentum", kiu signifas daŭre silentigita), tiu kondiĉo estis tamen devigebla. Atestita ekde la Mezepoko, retentum ne postvivis la Francan Revolucion.)
Plejofte la kondamnito estis nuda. Tamen pro dececo, la puno de la radumo ne estis aplikita al virinoj: ili estis kondamnitaj al bruligo, al pendigo aŭ al senkapigo, depende de la krimo aŭ de la socia statuso.

Funkcia reĝimo
[redakti | redakti fonton]En Francio
La franca advokato Pierre-François Muyart de Vouglans priskribis tiun ekzekuton jene en 1780 : (kun Esperanto-traduko)
|

« Eŝafodo estas starigita sur kies mezo estas alfiksita ebena kruco de Sankta Andreo, farita kun du oblikveformaj traboj kunmetitaj en la mezo, kie ili kruciĝas, sur kiuj estas noĉoj respondantaj al la mezo de la femuroj, al la mezo de la kruroj, kaj al la supro kaj malsupro de la brakoj. Dum la krimulo estas nuda sub sia ĉemizo, kuŝanta sur ĉi tiu kruco, kun la vizaĝo turnita al la ĉielo, la ekzekutisto retrofaldinte lian ĉemizon ĉe la brakoj kaj ĉe la femuroj, ligas lin al la kruco ĉe ĉiuj artikoj kaj metas lian kapon sur ŝtonon. Tion farinte, la ekzekutisto armita per kvadrata fera stango, colo kaj duono larĝa, sed kun tenilo rondforma, donas al li perfortan baton inter ĉiu ligaturo, kontraŭ ĉiu noĉo, kaj finas per du aŭ tri batoj sur la stomako.[...] Post la ekzekuto, la korpo de la krimulo estas portata sur malgranda kaleŝo-rado, kies nabo estis segita kaj kiu estas lokita horizontale sur pivoto. La ekzekutisto, klininte la femurojn malsupre, tiel ke liaj kalkanoj tuŝu sub lia kapo, ligas lin al tiu ĉi rado ligante lin ĉiuflanke al la randoj de la rado kaj tiel lasas lin elmontrita al la publiko dum pli-malpli da tempo.»
La franca verkisto Louis-Sébastien Mercier priskribas tiun ekzekuton jene: (kun Esperanto-traduko)
|
« La ekzekutisto batas per granda fera stango, disbatas la malfeliĉulon per 11 batoj, faldas lin sur radon, ne kun la vizaĝo turnita al la ĉielo, kiel diras la juĝo, sed terure pendanta; la rompitaj ostoj traboras la karnon. Haroj starante en la pinto pro doloro, gutas en sanga ŝvito. Dum tiu ĉi longa turmento la torturito petas siavice akvon kaj morton ».
En la nordo kaj oriento de Eŭropo
En Orienta Eŭropo, la ekzekuto estis la sama. Tamen ne estis fera stango, kiu estis uzata por rompi la membrojn, sed la rado mem.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- Rompado de membroj helpe de rado