Saltu al enhavo

Novartis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novartis
entrepreno
publika kompanio
transnacia firmao
farmacia kompanio Redakti la valoron en Wikidata
Dum 1996 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Ciba-Geigy
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
Sidejo Bazelo
Lando Svislando
Estr(ar)o Vasant Narasimhan (2017-), Joseph Jimenez (2010-2017), Daniel Vasella (-2010)
Dungitoj 119 418
Agokampo kuracilo diklofenako
ISIN-kodo CH0012005267
filiaj kompanioj Chiron Corporation Sandoz ALCON MANAGEMENT SA Novartis (Singapuro) Novartis (Francio) Novartis (Japanio) Novartis (Britio) Novartis Healthcare (Barato) Novartis (Italio) Novartis (Kanado) Novartis (Slovenio) Novartis (Nederlando) Novartis (Aŭstrio) Novartis (Ĉinio) Novartis (Germanio) Novartis (Meksiko) Novartis Baltics, SIA Novartis vd
Posedataj kompanioj Sandoz Lab'O Novartis Baltics, SIA vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Novartis Pharma AG estas svisa farmacia kompanio kiu estas unu el la plej grandaj en sia negoco en la mondo. Ĝia ĉefsidejo situas en Bazelo, Svislando [1][2].

Novartis estis establita en 1996, laŭ grandega negoca interkonsento en kiu du farmaciaj kompanioj kunfandiĝis - Ciba-Geigy kaj Sandoz [3]. La ĉefsidejo de la kompanio situas en la urbo Bazelo en Svislando. Ĝi estas unu el la plej grandaj kompanioj en la mondo (ne nur en la kampo de farmaciaĵoj, sed ĝenerale) laŭ agadkampo, [4] kaj ĝia merkata valoro estis taksita je proksimume 220,36 miliardoj da dolaroj en junio 2014.

La nomo de la firmao, Novartis, devenas de du latinaj vortoj: nova (nova) kaj artes (arto, metio) - kun la signifo nova scio, nova lerteco.

La akcioj de la firmao estas komercitaj ĉe la Novjorka Borso kaj la svisa borso. Ĝia filio Novartis India estas komercita ĉe la borso de Mumbajo (angle Bombay Stock Exchange).

Inter la vario de drogoj produktitaj de Novartis, metilfenidato (merkate konata kiel Ritalin) kaj diklofenako (konata kiel Voltaren) estas inkluzivitaj.

Novartis estas plenplena membro de la European Federation of Pharmaceutical Industries and Associations (EFPIA),[5] la International Federation of Pharmaceutical Manufacturers and Associations (IFPMA),[6] kaj la Pharmaceutical Research and Manufacturers of America (PhRMA).[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Who are the top 10 pharmaceutical companies in the world (2022)? | Proclinical Blogs (en-GB). Alirita 2023-07-11 .
  2. Top 25 Pharma & BioPharma in 2022 | Contract Pharma.
  3. Mendenhall, Mark E.. (2005) Mergers and Acquisitions: Managing Culture and Human Resources (angle). Stanford, CA: Stanford University Press, p. 380. ISBN 0-8047-4661-3.
  4. Laŭ rangigo Forbes
  5. "The Pharmaceutical Industry in Figures - 2008 Edition" (PDF), European Federation of Pharmaceutical Industries and Associations (EFPIA), paĝo 49. Arkivigite je 2011-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
  6. IFPMA Member List. Arkivita el la originalo je 7 February 2014. Alirita 29 January 2021 . Arkivigite je 2014-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
  7. 404. Arkivita el la originalo je 6 October 2013. Alirita 29 January 2021 .

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Por plia legado

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]