Monta barbulo
Alvokoj | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Psilopogon monticola (Sharpe, 1889) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
|
Megalaima monticola | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Monta barbulo[1], Psilopogon monticola, estas birdo de la familio de Megalaimedoj kaj unu el la 33 specioj de la genro Psilopogon. Barbuloj estas grupo de birdoj kun tutmonda tropika disvastiĝo. Ili ricevas sian nomon de la harplumetoj, kiuj estas borde de iliaj fortikaj bekobazoj. Ĝi estas endemio de sudorienta insulo Borneo.[2] Ĝiaj naturaj vivejoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.
Ili similas al inoj de Ruĝgorĝa barbulo - sed ili havas pli malgrandajn bekojn kaj ne havas la ruĝan makuleton ĉe la bazo de la bridaj harplumetoj je ĉiu flanko de la supra beko.
Temas pri verda barbulo, pli malhele en flugiloj kaj malpli hele en malsupraj partoj. En kapobildo estas helbluaj vangareo kaj nuko. La irisoj estas rufbrunaj.
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Montobarbuloj manĝas ĉefe fruktojn, sed ili ankaŭ konsumas vastan gamon da insektoj, kiel ekzemple formikojn, cikadojn, libelojn, grilojn, akridojn, skarabojn, tineojn kaj mantojn.
Ĉi tiuj birdoj nestas en arbotruoj, kaj la inoj kutime demetas 2 ĝis 4 ovojn, kiuj estas kovataj dum 13 ĝis 15 tagoj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ornitologia taksonomio
- ↑ Phillipps, Quentin. (2011) Phillipps' Field Guide to the Birds of Borneo. Oxford, UK: John Beaufoy Publishing. ISBN 978-1-906780-56-2.
- ↑ Mountain Barbets (2014). Alirita 2016-07-13 .
- (2011) Birds of the Indian Subcontinent. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2763-6.
- Robson, C.. (2002) A Field Guide to the Birds of Thailand. London: New Holland. ISBN 978-1-84330-058-8.
- Birdlife International
- Robson, Craig A Field Guide to the Birds of Thailand (ISBN 1-84330-921-1)
- Ripley, The Barbets, The Auk Vol 62 1945
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


