Saltu al enhavo

Mondo de miniaturoj Miniuni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Miniuni)
Mondo de miniaturoj Miniuni
amuzparko [+]
Koordinatoj49° 49′ 52″ N, 18° 17′ 35″ O (mapo)49.831218.2931Koordinatoj: 49° 49′ 52″ N, 18° 17′ 35″ O (mapo) [+]

Mondo de miniaturoj Miniuni (Ostrava)
Mondo de miniaturoj Miniuni (Ostrava)
DEC
Map
Mondo de miniaturoj Miniuni
Vikimedia Komunejo:  Miniature park Miniuni [+]
vdr
Miniuni en Ostrava

Mondo de miniaturoj Miniuni estas allogaĵo por infanoj kaj plenkreskuloj situanta en Nigra herbejo en Ostrava. Tio estas areo por miniaturaj modeloj. Sur 1,5 ha da areo oni povas ekvidi pli ol 20 modelojn de signifaj konstruaĵoj de eŭropaj urboj en mezurunuo 1:25 kun dominaĵo de 12 metroj alta Eiffel-turo kaj unika kolekto de modeloj de sep mirakloj en la mondo. Plu oni povas vidi ĉi tie fervojajn liniojn kun trajnetoj kaj akvovojn kun vaporŝipo. Interesaĵo estas paperaj modeloj de 50 mondaj urboj kun iliaj originaj nubskrapuloj kaj ĉiuj detaloj en mezurunuo 1:2000. Por vizitantoj estas preparitaj pluaj atraktoj kiel infanludejo; amuzigaj klerigaj kaj teknikaj programoj kaj tagoj de unuopaj urboj kaj ŝtatoj de EU. La modeloj kaj la atraktaĵoj estas plenigataj. En la areo estas ankaŭ restoracio.

La areo estis en la jaro 2020 likvidita.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]