Saltu al enhavo

Mecicobothrium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mecicobothrium
Mecicobothrium thorelli
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Familio: Mecicobothriidae
Genro: Mecicobothrium
Holmberg, 1882
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Mecicobothrium estas la sola genro de la familio Mecicobothriidae en la subordo Mygalomorphae de araneoj.

Mecicobothrium havas tri tarsajn ungojn. La kapa sulko estas laŭlonga. La abdomeno havas plakojn. La pedipalpa bulbo de la viraraneoj kuŝas en longa modifita fina artiko, kun unika helica embolo.[1][2] La viraraneoj ankaŭ havas specialajn elstaraĵojn sur la keliceroj por teni la kelicerojn de la araneino dum pariĝado.[3] La malantaŭaj flankaj ŝpiniloj estas longegaj, kun vipforma fina artiko.[4]

La formo de la araneaĵo estas funelo kaj plato.[5]

Mecicobothrium troviĝas en Provinco Bonaero de Argentino, en Urugvajo, kaj en la ŝtato Sankta Katarino de Brazilo[6][7][8].

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La ĝenro estis priskribita de Holmberg en 1882. Antaŭ 2019 oni klasifikis ĝin en pli granda familio Mecicobothriidae kun la vivantaj nordamerikaj genroj Hexura (nun en Antrodiaetidae), Hexurella (nun en unugenra familio Hexurellidae), kaj Megahexura (nun en unugenra familio Megahexuridae),[2] krom la formortintaj genroj Cretohexura (nun sen asigno al familio) kaj Cretomegahexura (verŝajne en Megahexuridae).[9]

La genro havas du konatajn speciojn:[10]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Holmberg, 1882 : « Observations à propos du sous-ordre des araignées territélaires (Territelariae), spécialement du genre nordaméricain Catadysas Hentz et de la sous-famille Mecicobothrioidae, Holmberg. » Boletin de la Academia Nacional de Ciencas en Cordoba, vol. 4, p. 153-174 (originala priskribo).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Norman, I. Platnick. (2020) Spiders of the World: A Natural History. London: Ivy Press. ISBN 978-1-78240-750-8.
  2. 1 2 Hedin, Marshal, k. al. "Phylogenomic analysis and revised classification of atypoid mygalomorph spiders (Araneae, Mygalomorphae), with notes on arachnid ultraconserved element loci". PeerJ 7:e6864.
  3. ↑ Costa, Fernando G., kaj Pérez-Miles, Fernando. 1998. "Behavior, Life Cycle and Webs of Mecicobothrium thorelli (Araneae, Mygalomorphae, Mecicobothriidae)". The Journal of Arachnology 26: 317-329.
  4. ↑ Norman, I. Platnick. (2020) Spiders of the World: A Natural History. London: Ivy Press. ISBN 978-1-78240-750-8.
  5. ↑ Panchuk, Justina, k. al. 2023. "Differences between thermal preference and thermal performance in a wintry spider Mecicobothrium thorelli: are the spiders under evolutionary pressures on their seasonal activity?" Canadian Journal of Zoology 101: 1093–1100.
  6. ↑ World Spider Catalog
  7. ↑ Lucas, Indicatti, Brescovit & Francisco, 2006 : « First record of the Mecicobothriidae Holmberg from Brazil, with a description of a new species of Mecicobothrium (Araneae, Mygalomorphae). » Zootaxa, 1326, p. 45-53.
  8. ↑ Costa & Pérez-Miles, 1998 : « Behavior, Life Cycle and Webs of Mecicobothrium thorelli (Araneae, Mygalomorphae, Mecicobothriidae). » Journal of Arachnology, vol. 26, n° 3, p. 317-329 Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. ↑ Santana, Elis Maria Gomes. "Aspectos taxonômicos e tafonômicos das aranhas fósseis da Formação Crato, Cretáceo Inferior da Bacia do Araripe, Nordeste do Brasil". Postdiploma tezo (en la angla kun portugala titolo). /
  10. ↑ World Spider Catalog