Maldiva lingvo
Aspekto
(Alidirektita el Mahla lingvo)

| Maldiva lingvo | |
| natura lingvo • moderna lingvo | |
|---|---|
| hindarja lingvaro | |
| Parolantoj | 340 500 |
| Skribo | Tana-skribo, Dhives Akuru |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | dv |
| ISO 639-3 | div |
| Glottolog | dhiv1236 |
| Angla nomo | Maldivian |
| Franca nomo | maldivien |
La maldiva[1] (aŭ diveha) estas lingvo de la hindarja grupo parolata de ĉirkaŭ 350 000 personoj en la Respubliko de la Maldivoj kaj ankaŭ en la insulo de Minicoy en la barata teritorio Lakŝadivoj.
La maldiva estas proksime ligita al la sinhala. Multaj lingvoj influis la disvolviĝon de la maldiva tra la jarcentoj, ĉefe la araba. La ceteraj inkluzivas la malajalan, la urduan, la francan, la persan, la portugalan kaj la anglan. La linvgco estas precipe skribata per propra alfabeto, nomata tana-skribo.

