Saltu al enhavo

Kukoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukoloj
Ordinara kukolo (Cuculus canorus)
Ordinara kukolo (Cuculus canorus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kukoloformaj, Cuculiformes
Familio: Kukoledoj, Cuculidae
Genro: Cuculus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

KukolojCuculus estas genro de birdoj de la familio de Kukoledoj kiu havas reprezentantojn en plej parto de la Malnova Mondo, kvankam la plej granda diverseco estas en tropikaj suda kaj sudorienta Azio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Cuculus enkondukis en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la 10a eldono de sia verko Systema Naturae.[1] La genronomo estas la Latina vorto por "kukolo".[2][3] La tipa specio estas la Ordinara kukolo (Cuculus canorus).[4]

La genro enhavas jenajn 11 speciojn:[5]

BildoScienca nomoOrdinara nomoDistribuado
 Cuculus clamosusNigra kukoloSub-Sahara Afriko
 Cuculus solitariusBrunbrusta kukoloSub-Sahara Afriko
 Cuculus poliocephalusEta kukoloOrienta Azio kaj Himalajo ;
vintrumas en Orienta Afriko kaj Srilanko
 Cuculus crassirostrisSulavesa dikbeka kukoloSulaveso
 Cuculus micropterusHindia kukoloHindia subkontinento kaj Sudorienta Azio.
 Cuculus rochiiMadagaskara kukoloMadagaskaro; vintrumas en Orienta Afriko
 Cuculus gularisAfrika kukoloSub-Sahara Afriko
 Cuculus saturatusHimalaja kukolosuda Himalajo ĝis suda Ĉinio kaj Tajvano;
vintrumas en Indonezio
 Cuculus optatusOrienta kukolonorda Azio;
vintrumas en Sudorienta Azio
Cuculus lepidusSunda kukoloMalesio
 Cuculus canorusOrdinara kukoloEŭrazio;
vintrumas en sub-Sahara Afriko kaj Hindoĉinio

Kelkaj fontoj inkludas ankaŭ la palan kukolon en tiun genron, kvankam estas manko de interkonsento pri ĝia ĝusta klasigo.[6] La akcipitrokukoloj iam en tiu genro estas nun en aparta genro, Hierococcyx, dum la pala kukolo apartenas al Cacomantis.

Tiuj birdoj estas de varia grando kun sveltaj korpoj, ĝenerale grizaj surpe kaj blankecstriecaj malsupre, longaj vostoj kaj fortaj kruroj.

Plej parto ĉeestas malfermajn arbarojn, sed kelkaj preferas pli malfermajn kampojn. Kelkaj specioj estas migrantaj.

Tiuj estas voĉemaj specioj, kun konstantaj kaj laŭtaj alvokoj, kio nomigas la genron kaj la familion en multaj lingvoj. Ili manĝas grandajn insektojn, inkludante harecajn raŭpojn, kiuj estas malbongustegaj por multaj birdoj, sed por tiuj estas specialaĵo. Unu aŭ du specioj manĝas ankaŭ iom da frukto.

La kukoloj de la genro Cuculus estas nestoparazitoj, kio signifas, ke ili demetas po ununuran ovon en nestoj de variaj paserinaj gastigontoj. La plej konata ekzemplo estas la eŭropa ordinara kukolo. La kukolino ĉiuokaze anstataŭas ovon de la gastigonto per unu el siaj ovoj. La kukolido eloviĝas antaŭ la eloviĝo de la idoj de la gastigonto kaj kreskiĝas pli forte, kio permesas ĝin forpeli ĉu la ovojn ĉu la idojn de la adoptaj gepatroj.

La specioj de la genro Cuculus demetas kolorajn ovojn kongruajn kun tiuj de siaj gastigontoj. La kukolino specialiĝas en preciza gastiganta specio (ĝenerale la specio kiu zorgis ŝin) kaj demetas ovojn kiuj ege similaspektas al tiuj de la gastiganto.

Ĉiu specio povas konsistiĝi el kelkaj gentes, kun ĉiu gens specialiĝinta en preciza gastiganta specio. Estas pruvoj, ke la gentes estas genetike diversaj unu disde la alia, kvankam aliaj fakuloj asertas, ke la kukolinoj pariĝas kun maskloj de ĉiu ajn gens, kaj tiele la genoj fluas inter gentes.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  2. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. "Cuckoo". Oxford English Dictionary (reta eld.). Oxford University Press.
  4. (1940) Check-List of Birds of the World 4. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  5. Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 5a de Aŭgusto 2021 .
  6. Payne, RB (2005). The Cuckoos. Oxford University Press. p. 423. ISBN 978-0-19-850213-5.
  • Barlow, Wacher kaj Disley, Birds of The Gambia ISBN 1-873403-32-1
  • Brooke, Michael deL.; Horsfall, John A.. (2003) “Cuckoos”, Christopher Perrins (Eld.): Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. 312–315. ISBN 1-55297-777-3.
  • Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, Birds of India ISBN 0-691-04910-6