Saltu al enhavo

Kadoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Kadoko
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 497 aŭ 522
en Kimrio
Morto 580
en Benevento laŭ iuj legendoj
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Gwynedd Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Gwynllyw (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Gwladys Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Cynidr (en) Traduki • Maches • Bugi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monaĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 21-a de septembro
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Kadoko - en la kimra Cattwg aŭ Catwg, tradicie Catwg Ddoeth, "Kadoko la saĝa", en la bretona Cado(u), Cadoc, Catuod, Catoc, Cadoan, Cazout, krome Kado, Kadog, Cadoc, Catoc, Catuod, latine Cadochus kaj Cadocus - estas legenda kristana sanktulo, festata la 21-an de septembro. Li naskiĝis ĉirkaŭ 522 (laŭ iuj fontoj jam en 497) en la regionoj Glamorgan, Monmouthshire aŭ Powys de Kimrio, kaj mortis laŭ iuj legendoj murdita en sia katedralo de la barbaroj - aliaj legendoj lokigas lian morton en Benevento. Pli certas ke parton de sia vivo li vivis ekster Kimrio en Bretonio, kie insulo estas nomata laŭ li kaj la nomoj de proksimume tridek loĝlokoj aludas al li.

Signifo kaj origino de la nomo

[redakti | redakti fonton]

Cadou aŭ Cado estas la neformala kaj etiga formo de Catuog. Laŭ Albert Deshayes, ĉi tiu antroponimo konsistas el la termino kad en la kimra lingvo, komparebla al la vorto catu en la gaŭla lingvo formortinta jam en la 4-a jarcento, kiu havis la signifon de "batalo".

kirko konsekrita je li en Poullann, Bretonio