Ganna
Aspekto
| Ganna | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| vilaĝo en Hungario | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 8597 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 256 (2026) [+] | ||
| Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 47° 14′ N, 17° 32′ O (mapo)47.2336517.530130555556Koordinatoj: 47° 14′ N, 17° 32′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 15,47 km² (1 547 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Ganna estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Pápa.

Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 16 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.2328/17.5283
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 8597
- Telefonprefikso: 89
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo de rojo, meze de sakovojo. Pápa troviĝas 13, Ajka 31, Veszprém (urbo) 45, Budapeŝto 153 km-ojn Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1171 pri Granda kaj Malgranda Ganna. En 1552 la turkoj senhomigis ambaŭ vilaĝojn. En 1748 kroatoj kaj germanoj refondis ilin. La vilaĝoj unuiĝis en 1942, post 6 jaroj parto de germanoj estis deportitaj al Germanio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en Ganna. Vilaĝservoj estas germana infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, sportejo, migra poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kapelo omaĝe al Sankta Vendelo de 1768 en vilaĝparto Malgranda Ganna
- romkatolika novklasikisma Preĝejo de Sankta Kruco (Ganna) de 1818, la rondpreĝejo estas malgranda imitaĵo de Panteono de Romo
- memorkruco por la elmigrintoj
- statuo pri Sankta Triunuo




