Saltu al enhavo

Dunjin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunjin
duanivela urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 257000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 193 518  (2020) [+]
Loĝdenso 266 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 27′ N, 118° 28′ O (mapo)37.45118.46666666667Koordinatoj: 37° 27′ N, 118° 28′ O (mapo) [+]
Areo 8243,26 km² ( 824 326 ha) [+]
Dunjin (Ĉinio)
Dunjin (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Dunjin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dongying [+]
v • d • r

Dunjin, per simpligita ĉina skribo 东营, per tradicia ĉina skribo 東營, per pinjino Dōngyíng estas prefektujnivela milionurbo, signifa industria urbego en provinco Ŝandongo en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Orienta Milita Tendaro".

Administra domego en Dunjin

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 193 518 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Marbordo

Dunjin situas laŭ la Bohaj-maro kun 350-kilometra marbordo sur areo 7 923 km², ankaŭ ĉe riverdelto de Flava Rivero. Dunjin administras kvin distriktnivelajn dividojn. Binĝou troviĝas 43, Vejfang 99, provinca sidejo Ĝinano 159, Tjanĝino 219, ĉefurbo Pekino 327, Ŝanhajo 744 km laŭ [rompita ligilo].

Imperiestro establis tie militan tendaron dum la Dinastio Tang, poste en tiu loko vilaĝo formiĝis. En 1961 naftoesploristoj trovis nafton, post 3 jaroj la ĉina naftoesplorada firmao loksidiĝis ĝuste ĉi tie por evoluigi la riverdelton.

Naftoputo

La prefektujnivela urbo estis deklarita en 1982. Eksplodo okazis ĉe kemia fabriko en 2015, dek tri homoj mortis.

Dunjin estas hejmo de signifaj naftoputoj. La nafto kreis tuj petrokemian industrion, krome aperis ankaŭ aliaj industriaj branĉoj: pneŭindustrio, maŝinproduktado, paperfabrikado, konstruindustrio, nutroprilaborado kaj malpeza industrio.

Pro la naftoputoj tie funkcias la Ĉina Universitato de Petrolo kaj ankaŭ pluraj altlernejoj.

Stacidomo

Dunjin estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj, krome ankaŭ flughaveno funkcias.

La klimato estas humida kontinenta musona klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwa. La jara averaĝa temperaturo estas 14 °C kaj varias inter 10-19 °C. Jare averaĝe pluvas 583 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed julie kaj aŭguste pli ofte, dum decembre kaj januare apenaŭ estas precipitaĵo.

Skulptaĵo
Botanika ĝardeno

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • muzeo pri geografio establita en 1993
  • botanika ĝardeno

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans
Universitato