Saltu al enhavo

Decida teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Decida teorio
Kavaliro ĉe la VojkruciĝoPentraĵo far de Viktor Vasnecov la ŝtona surskribo avertas: "Se vi iros rekte antaŭen, vi ne vivos; ne eblas preterveturo nek preterpaso nek transflugo."
Kavaliro ĉe la Vojkruciĝo
Pentraĵo far de Viktor Vasnecov
la ŝtona surskribo avertas:
"Se vi iros rekte antaŭen, vi ne vivos;
ne eblas preterveturo nek preterpaso nek transflugo."
studfako Redakti la valoron en Wikidata
teorio • ekonomiko • statistiko • probabloteorio
v • d • r
Wagrez's "The Judgement of Paris": Paris, dressed in medieval livery and holding the apple of discord, chats with Athena, Aphrodite, and Hera.
La mitologia Juĝo de Parizo postulis elekti el tri nekompareblaj alternativoj (la diinoj estas montritaj).

Decidteorio aŭ la teorio de racia elekto estas branĉo de probabloscienco, ekonomiko kaj analiza filozofio, kiu uzas atendatan utilecon kaj probablosciencon por modeligi kiel individuoj kondutus racie sub necerteco. [1][2] Ĝi diferencas de la kognaj kaj kondutaj sciencoj per tio, ke ĝi estas ĉefe preskriba kaj okupiĝas pri identigado de optimumaj decidoj por racia aganto, anstataŭ priskribi kiel homoj efektive faras decidojn. Malgraŭ tio, la kampo estas grava por la studo de reala homa konduto fare de sociaj sciencistoj, ĉar ĝi metas la fundamentojn por matematike modeli kaj analizi individuojn en kampoj kiel sociologio, ekonomiko, kriminologio, kogna scienco, moralfilozofio kaj politika scienco. [citaĵo bezonata]

Decidteorio estas interfaka esplorkampo, kiu traktas la sisteman analizon de decidprocezoj. Ĝiaj radikoj atingas la antikvecon. Ĝia moderna formo nur disvolviĝis en la 20-a jarcento kun siaj matematikaj kaj ekonomiaj fundamentoj. Ĝi estas vaste uzata kiel ilo por komerca administrado. Du konataj metodoj estas simpla utilecanalizo (UWA) kaj la pli preciza Analiza Hierarkia Procezo (AHP). Ĉi tiuj metodoj prezentas, komparas kaj taksas kriteriojn kaj alternativojn por determini la optimuman solvon al decido aŭ problemo por povi trovi plejeblan kaj kontentigan solvon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Decision theory Definition and meaning. Alirita 2022-04-02 .
  2. ↑ Hansson, Sven Ove. "Decision theory: A brief introduction". (2005) Section 1.2: A truly interdisciplinary subject.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]