Kampefiloj
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
| Campephilus Gray, 1840 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Kampefiloj aŭ Campephilus estas genro de grandaj amerikaj pegoj, tio estas birdoj de la familio de Pegedoj.[1] La genro enhavas 12 speciojn kiuj vivas el Meksiko suden, tio estas en Centrameriko kaj Sudameriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]
Tiu ĉi genro estis kreita de George Robert Gray, kiu sugestis preni Campephilus principalis kiel la tipon por la genro.
La nomo Campephilus signifas "larvemo" (el la grekaj vortoj kampē kun la signifo "raŭpo" kaj filos kun la signifo "ema")[2] – aludo al la dieto de tiuj birdoj, multaj el kiuj manĝas larvojn el lignoborantaj skaraboj.
Kontraŭ populara opinio, ties plej proksimaj parencoj ne estas la grandaj nigraj pegoj Dryocopus: anstataŭe, ili estas rilataj al la fajrdorsuloj de la genro Chrysocolaptes el Sudorienta Azio (Benz et al., 2006). La genro estas enmetita en la tribo Campephilini en la subfamilio Picinae kaj estas frata al klado enhavanta pegojn el Sudorienta Azio de la genro Chrysocolaptes, Blythipicus, kaj Reinwardtipicus.[3]
La ordinaraj nomoj de eburbeka kampefilo, eburbeka pego aŭ eburbekulo estas foje uzataj por membroj de tiu ĉi genro, kvankam pli ĝuste estu uzataj specife por la specio Campephilus principalis.
Specioj
[redakti | redakti fonton]La genro enhavas jenajn 12 speciojn:[4]
| Bildo | Ordinara nomo | Scienca nomo | Distribuado | IUCN statuso |
|---|---|---|---|---|
| Potenca pego | Campephilus pollens | Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Venezuelo | LC | |
| Splenda pego | Campephilus splendens | Panamo, okcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro | LC | |
| Ruĝventra pego | Campephilus haematogaster | Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. | LC | |
| Ruĝkola pego | Campephilus rubricollis | Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo. | LC | |
| Fortika pego | Campephilus robustus | Argentino, Brazilo kaj Paragvajo. | LC | |
| Ruĝkresta pego | Campephilus melanoleucos | De Panamo suden ĝis la nordaj limregionoj de Argentino, kaj sur Trinidado. | LC | |
| Gvajakila pego | Campephilus gayaquilensis | suda Kolombio, Ekvadoro kaj norda Peruo. | LC | |
| Helbeka pego | Campephilus guatemalensis | de norda Meksiko ĝis okcidenta Panamo. | LC | |
| Kremdorsa pego | Campephilus leucopogon | Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo kaj la pleja nordokcidento de Urugvajo. | LC | |
| Magelana pego | Campephilus magellanicus | suda Ĉilio kaj sudokcidenta Argentino | LC | |
| Eburbeka pego | Campephilus principalis | Suda Usono | LC | |
| Kuba eburbeka pego | Campephilus principalis bairdii | Kubo | CR; kunhavas statuson kun la nomiga | |
| (?†) Imperia pego | Campephilus imperialis – eble formortinta (1956 – 2001) | Meksiko | CR; eble EX | |
Alternativaj ordinaraj nomoj
[redakti | redakti fonton]- Oni povas adpati fonetike la genronomon al termino "kampefilo" kaj tiukadre alternativaj ordinaraj nomoj estus jenaj:
- Grandpova kampefilo, Campephilus pollens
- Ruĝventra kampefilo, Campephilus haematogaster
- Ruĝkola kampefilo, Campephilus rubricollis
- Fortika kampefilo, Campephilus robustus
- Ruĝkresta kampefilo, Campephilus melanoleucos
- Gvajakila kampefilo, Campephilus gayaquilensis
- Helbeka kampefilo, Campephilus guatemalensis
- Ruĝkapa kampefilo, Campephilus leucopogon [5]
- Magelana kampefilo, Campephilus magellanicus
- Eburbeka kampefilo, Campephilus principalis (eble formortinta) (malfrua 20-a jarcento)
- Imperia kampefilo , Campephilus imperialis (eble formortinta) (malfrua 20-a jarcento)
Fosilia eburbeka specio, Campephilus dalquesti, estis priskribita el ostoj trovitaj en kuŝejoj de frua Pleistoceno en Distrikto Scurry, de Teksaso, Usono.
La specioj de tiu ĉi genro kutime havas ruĝajn kapojn (entute aŭ parte), nigrajn dorsojn (foje kun blankaj subdorsaj partoj) kaj iom pli helajn horizontale striajn subajn partojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (2017) “Tapping the woodpecker tree for evolutionary insight”, Molecular Phylogenetics and Evolution 116, p. 182–191. doi:10.1016/j.ympev.2017.09.005. Bibkodo:2017MolPE.116..182S.
- ↑ Woodpeckers. IOC World Bird List Version 13.2. International Ornithologists' Union (July 2023). Alirita 26a de Julio 2023 .
- ↑ Humida Ĉako
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


