Caen
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Caen (stacidomo) kaj Caen la Mer. |
| Caen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
Sonorilejoj de malnova urbo Caen | |||||
| komunumo en Francio urbego | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | arondismento Caen | ||||
| Kantono | centro de 5 kantonoj, simple nomataj Caen-1 ĝis Caen-5 | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 14118 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 14000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | Aristide Olivier | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 109 400 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 4 257 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo)49.181388888889-0.36361111111111Koordinatoj: 49° 11′ N, 0° 22′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 8 m [+] | ||||
| Areo | 25,7 km² (2 570 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 h (+2 h somere) | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Caen [ˈkɑ̃], en Esperanto Kaeno[1], historie ankaŭ kelte *Catumagos, latine Kadomum kaj normande Kaen, estas grava urbo kaj komunumo en la nordokcidenta parto de Francio. Ĝi situas en la departemento Kalvadoso, estante ties administra centro (prefektejo), kaj en la historia kaj nuna administra regiono Normandio. Krome ankaŭ ĝis 2016 ĝi estis la historia centro de la antaŭa regiono Malsupra Normandio kaj estas la prefektejo de la departemento Calvados. La riverego Orne trafluas la urbon.
Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 109 400 loĝantoj sur areo de 25,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 257 loĝantoj/km². Administre la komunumo krome estas la centro de la samnoma arondismento Caen kaj kaj ankaŭ de 5 kantonoj de Francio, simple nomataj Caen-1 ĝis Caen-5. La teritorio havas komunan limon kun Bretteville-sur-Odon, Carpiquet, Cormelles-le-Royal, Épron, Fleury-sur-Orne, Hérouville-Saint-Clair, Ifs, Louvigny, Mondeville, Saint-Contest, Saint-Germain-la-Blanche-Herbe kaj Venoix.
La urbanoj en la franca nomiĝas caennais, prononco [kanE]. Tra Caen fluas la riverego Orne.

Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Per la nomo batalo de Caen oni konas la batalojn okazintajn dum la Dua Mondmilito inter fortoj de Aliancanoj kaj la germana armeo post la elŝipiĝo en Normandio la 6-an de junio 1944 por la kontrolo de Caen, kiuj konkludis kun la venko de Aliancanoj. Tiu urbo estis grava komunikcentro, nepre havebla por posta avanco al Parizo. La dekomenca plano de Aliancanoj celis la konkeron de Caen la saman tagon de la elŝipiĝo, nome la 6-an de junio nokte. Tamen, necesos finfine ses semajnoj kaj kvar sinsekvaj ofensivoj por la definitiva konkero. La trupoj de Aliancanoj estis kanadaj kaj britaj estre de Bernard Montgomery. La germanaj trupoj inkludis lastajn rekrutojn de junuloj, maljunuloj kaj baltajn kontraŭsovetojn; la estro estis Erwin Rommel. Ambaŭ flankoj perdis po ĉirkaŭ 50 000 homojn inter mortintoj, vunditoj, kaptitoj kaj malaperintoj. La urbo rezultis ege detruita.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Caen enhavas multajn gravajn historiajn monumentojn. La plej gravaj estis konstruitaj sub la regno de Vilhelmo la Konkerinto dum la 11-a jarcento (du abatejoj kaj la kastelo). Estas ankaŭ dekoj da preĝejoj. Ĝia Memoriga muzeo allogas multe da vizitantoj.
La ĉefaj historiaj monumentoj estas :
- la Abatejo de Viroj (france Abbaye aux Hommes), kaj ĝia preĝejo Saint-Etienne (nuntempe tiu abatejo estas la urbodomo de Caen)
- la Abatejo de Virinoj (france Abbaye aux Dames), kaj ĝia preĝejo Sankta Triunuo (tiu abatejo estas sidejo de la konsilio de Normandio)
- la Kastelo de Caen (france Château de Caen) kun Muzeo de Normandio (france Musée de Normandie) kaj Muzeo de Belartoj de Caen (france Musée des Beaux-Arts de Caen)
- la Preĝejo Sankta Johano (france Église Saint-Jean)
- la Preĝejo Sankta Petro (france Église Saint-Pierre)
- la Memoriga muzeo de Caen (france Mémorial de Caen)
- la universitato, fondita en 1432 de Henriko la 6-a, tiama reĝo de Anglio
- la Domo de Quatrans (france Maison des Quatrans), tradicia domo el la 15-a jarcento
La regiono de Caen havas tradiciajn gastronomiaĵojn : tripoj, teurgoule (deserto kun lakto, rizo kaj cinamo), brasillé (speco de sukera pano), ktp.
Oni povas ankaŭ vidi kurojn de ĉevaloj.
Modernaj konstruaĵoj estas la Sinagogo de Caen kaj la Comédie de Caen.
Kvartaloj de Caen
[redakti | redakti fonton]
- Bas Venoix - Prairie
- Beaulieu - La Maladrerie - Saint-Paul
- Calvaire Saint-Pierre
- Centre Ancien (Gardin-Conquérant)
- Le Chemin Vert
- La Folie-Couvrechef (Campus II – Folie Centre – Hameau Folie - ZI Mont Coco)
- La Grâce de Dieu (Armand Marie)
- La Guérinière
- La Haie Vigné
- Hastings
- La Verte Vallée (Saint-Gabriel - Vallée des Jardins)
- Le Port (Avenue de Tourville - Gare - Presqu'île)
- La Pierre Heuzé (Lébisey - Plateau Nord)
- Sainte-Thérèse - Demi-Lune (Claude Decaen – Demi-Lune - Guynemer)
- Saint-Jean
- Saint-Jean-Eudes - Saint-Gilles (Abbaye aux Dames – Calmette - CHR - Rue Basse)
- Saint-Ouen (Bon Sauveur - Caponière)
- Université (Saint-Julien)
- Vaucelles (Saint-Michel - Rue de Branville)
- Venoix (Fontaine Venoise)




