Saltu al enhavo

Boissonneaua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Boissonneaua
Okravosta kolibro, Boissonneaua flavescens
Okravosta kolibro, Boissonneaua flavescens
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Boissonneaua
Reichenbach, 1854
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Boissonneaua estas malgranda genro de kolibroj en la familio Trokiledoj. Ili troviĝas en malsekaj arbaroj de Andoj el okcidenta Venezuelo ĝis suda Peruo. Ili havas rektan nigran bekon, kontrastajn eksterajn vostoplumojn, kaj distingan kutimon rapide levi ambaŭ flugilojn baldaŭ post alteriĝo, tiel rivelante siajn ruĝecbrunajn subflugilajn kovrilojn.

La genro enhavas jenajn tri speciojn:[1]

  • Kaŝtanbrusta kolibro, Boissonneaua matthewsii (Bourcier, 1847) Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. 10,5 ĝis 13 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 6,5 ĝis 8,3 g. LC
  • Okravosta kolibro, Boissonneaua flavescens (Loddiges, 1832) Kolombio, Ekvadoro kaj Venezuelo. 11 ĝis 12 cm longa kaj pezas 7,3 ĝis 8,8 g. LC
    • B. f. flavescens
    • B. f. tinochlora
  • Violnigra kolibro, Boissonneaua jardini (Bourcier, 1851) Okcidenta Kolombio kaj nordokcidenta Ekvadoro. 11 ĝis 12,7 cm longa kaj pezas 8,0 ĝis 8,5 g. LC

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hummingbirds. IOC World Bird List Version 10.2. International Ornithologists' Union (July 2020). Alirita 2a de Januaro 2020 .
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253
  • Temeles, E.J.; Linhart, Y.B.; Masonjones, M. & Masonjones, H.D. (2002): The role of flower width in hummingbird bill length-flower length relationships. Biotropica 34(1): 68–80. COI:10.1111/j.1744-7429.2002.tb00243.x PDF kompleta teksto.
  • Burns, James G; Gegear, Robert J. (2007). "The Birds, the Bees, and the Virtual Flowers: Can Pollinator Behavior Drive Ecological Speciation in Flowering Plants?" pp. 551–566, American Naturalist.
  • (1833) The Naturalist's Library: Humming Birds, Part II VII. London, UK: Henry G. Bohn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]