Saltu al enhavo

Bikino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bikino
'
Dum 5-a de julio 1946 - nekonata/nuntempe
Partoprenanta bikina supro bikina fundo vd
vdr
Oni ĝenerale surmetas bikinon celante sunbruniĝi

Bikino[1][2] estas banvesto por virinoj. Ĝi konsistas el du apartaj pecoj: mamzono por kovri la mamojn, kaj kalsono por kovri la pubon kaj foje la gluteojn. Ĝi ne kovras la ventron kaj dorson. Komparu la unupecan bankostumon.

El antikva Romo

Bikinoj estas nenio nova. Oni vidas atletinojn en senŝelkaj bikinoj eĉ en pentraĵoj sur helenaj urnoj de 1400 a.K.

Tamen, la modernan bikinon inventis du francoj, Jacques Heim kaj Louis Réard, en 1946. Heim, modisto el la urbo Cannes, fasonis tre malgrandan bankostumon, kiun li nomis "Atome" (atomo), laŭ la plej malgranda materiero. Li reklamis ĝin per fumaviadilo, kiu skribis sur la ĉielo anoncon pri "la plej eta bankostumo en la mondo".

Sed Réard, ankaŭ modisto, sendepende produktis similan bankostumon. Je la 5-a de julio 1946, nur tri semajnojn post Heim, Réard sammaniere reklamis la sian "pli eta ol la plej eta bankostumo en la mondo". Li nomis ĝin "Bikini", laŭ la nomo de Bikini Atolo, kie oni tiutempe testis atombombojn (kaj do iasence "eksplodis" la Atomon). Oni ŝercas ankaŭ, ke la apero de la bikino ekscitis la virojn kvazaŭ per eksplodo.

La bikino de Réard estis tiel malgranda, ke li ne povis trovi modelinon pretan porti ĝin. Li fine dungis tiucele Micheline Bernardini (Q153182), nuddancistinon el la Pariza Kazino (Q1187828).

La bikino poste evoluis. Jen la ĉefaj nuntempaj specoj:

  • Tradicia bikino havas mamzonon kun ŝelketoj kaj rondaj mamingoj. Ĝia kalsono ne estas tangao: ĝi kovras la postaĵon kaj iomete la flankojn, sed kutime sidas malalte ĉe la koksoj.
  • Senŝelka bikino malhavas ŝultroŝelketojn.
  • Bikineto, Mikrokinoŝnurbikino konsistas el etaj ŝnuroj kaj ŝtof-trianguloj. La du trianguloj de la mamzono estas subtenataj de ŝultroŝnuroj noditaj ĉe la nuko, kaj de zoneca ŝnuroparo nodita malantaŭ la dorso. La kalsono estas ia tangao.
  • Ĉemizbikino (aŭ tankini) havas atletan ĉemizonkamizolon anstataŭ la mamzonon. (La vorto tankini estas internacia, sed ne esperanta: kunmetaĵo de la angla tank-top (atleta ĉemizo) kun bikini. Interese, tank-top mem signifas "ĉemizo simila al la supra parto de bankostumo", ĉar la angla vorto tank iam signifis "naĝbaseno" - en Esperanto tamen la vestaĵon plej sobre priskribas la teksto subĉemizo.)
  • Ŝortbikino havas kvadratecan kalsonon similan al strikta ŝorto.
  • Duonbikino estas unupeca bikino: la mamzono tute mankas. (La alternativa vorto monokini estas internacia, sed same ne esperanta. Ĝi traktas la parton bi- de bikini kvazaŭ prefikson kun la senco "du". Mono- ja estas prefikso kun la signifo "unu".)
  • Glubikino havas anstataŭ mamzonon nur du etaj rondaj ŝtofpecoj, kiujn oni simple gluas al siaj mamoj. Jen ekzemplo: http://www.stikini.co.za/ Arkivigite je 2006-02-19 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Burkino estas banvesto por muslimaj virinoj.

Kelkaj fabrikistoj de virinaj subvestaĵoj uzas la vorton bikino ankaŭ por nomi (ŝajne arbitre) diversajn specojn de malgrandaj kalsonetoj. La tipan subveston de moderna virino — mamzonon kaj kalsoneton — oni ja povas tamen nomi subbikino.

En sporto

[redakti | redakti fonton]

Sportaj bikinoj gajnis popularecon jam de la 1990-aj jaroj en libertempa kaj ripoza sportado.[3] Tamen naĝistinoj ne uzas bikinojn ofte en naĝaj konkuroj.[4][5] La Internacia Federacio de Naĝado (FINA) voĉdonis malpermesi naĝistinojn konkuri en bikinoj en oficialaj internaciaj konkursoj je sia kunveno de la somera olimpiko 1960 en Romo.[6]

Modelo montras bikinon
Bikinoj sur manekenoj
Bikino
Bikino
Juna virino en bikino
Lais Ribeiro montras bikinon
Minimumeca bikino
Nudglutea bikino

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kapvorto "bikino" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 109
  2. Pri alternativa referenco el la Reta Vortaro vidu la kesteton sube dekstre de la paĝo.
  3. Gertrud Pfister kaj Mari Kristin Sisjord, Gender and Sport: Changes and Challenges ("Sekso kaj sporto: Ŝanĝoj kaj defioj", paĝo 142, Waxmann Verlag, 2013, (ISBN 978-3-8309-7873-2)
  4. Harvey S. Wiener, Total swimming ("kompleta naĝado"), paĝo 125, Novjorko: eldonejo Simon & Schuster, 1981, (ISBN 978-0-671-42807-5)
  5. Barry Wilner, Art Seiden, Sam Freas kaj Dan Helms, Swimming ("naĝado"), paĝo 12, Raintree Steck-Vaughn, 1996, (ISBN 978-0-8114-6596-0)
  6. David Maraniss, Rome 1960: The Olympics That Changed the World ("Romo 1960: la olimpikoj kiuj ŝanĝis la mondon"), paĝo 75, Novjorko: eldonejo Simon & Schuster, 2008, (ISBN 978-1-4391-0267-1)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]