Barbro Lindgren
| Barbro Lindgren | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Barbro Enskog | ||||
| Naskiĝo | 18-an de marto 1937 (89-jaraĝa) en Bromma församling | ||||
| Lingvoj | sveda vd | ||||
| Ŝtataneco | Svedio | ||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Andreas Lindgren (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | tradukisto • porinfana verkisto • verkisto | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | The Wild Baby vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barbro Lindgren-Enskog (naskita la 18-an de marto 1937 en Stokholmo) estas sveda aŭtorino de infanlibroj, kiu ankaŭ verkas librojn por plenkreskaj legantoj. Ŝi ne estas parenca al Astrid Lindgren.
Ŝia unua infanlibro estis publikigita en 1965. De tiam, ŝi publikigis pli ol 100 librojn, tradukitajn en 30 lingvojn. Ŝi havas artan edukadon kaj mem ilustras kelkajn el siaj libroj
En 1973, ŝi ricevis la Premion Astrid Lindgren,[1] en 1985 la Premio Burns, en 2004 la Premion Hans Christian Andersen pro sia signifa kontribuo al porinfana literaturo [2] kaj en 2014 la ALMA-Premion.[3]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Barbro Lindgren laboris en institucio por infanoj kun handikapoj kaj verkas ekde 1965. Ŝi diplomiĝis en artlernejo (1958) kaj ilustris kelkajn el siaj propraj libroj, sed ankaŭ kunlaboris kun pluraj elstaraj ilustristoj. Ŝia unika stilo profunde influis nuntempan svedan porinfanan kaj junularan literaturon. Situanta inter realismo kaj superrealismo, ĝi estas humura kaj imagiva, kaj ŝiaj libroj traktas gravajn temojn por infanoj, prenante ilin serioze kaj traktante ilin aĝ-taŭgan manieron. Ekde 1965, ŝi verkis pli ol cent verkojn por diversaj aĝogrupoj, inkluzive de poemaroj, bildlibroj, romanoj, noveloj por junuloj kaj teatraĵoj por junaj publikoj, kiuj estis tradukitaj en ĉirkaŭ 30 lingvojn. Ŝia verko estas kritike laŭdata, precipe pro ŝia noviga aliro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Barbro Lindgren 1974 - Sommar & Vinter i P1 (svede). Alirita 2022-06-01 .
- ↑ "De nio belönar Barbro Lindgren", Sveriges Radio, 2004-02-05. (svede)
- ↑ . Hovet: Leif GW Persson får medalj av kungen (sv-SE). Svensk Damtidning (2020-06-06). Alirita 2022-06-01 .

