Saltu al enhavo

Arbustejulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arbustejulo (aŭ makisulo, durmakisulo, angle Bushranger) estis nomo donita al fuĝantaj krimuloj en la fruaj jaroj de brita koloniigo de Aŭstralio (do precipe en la 19-a jarcento), kiuj havis la necesajn kapablojn por postvivi en la limregionoj ĉe la arbustaro, kie ili kaŝis sin de la aŭtoritatoj.

Poste, la termino "bushranger" en Aŭstralio aludis iun ajn, kiu forlasis sociajn rajtojn kaj privilegiojn kaj vivis per krimo, precipe armita rabo, uzante la arbustaron kiel sian bazon.

Tiu homoj estis konataj pro sia brutaleco, raboj kaj murdoj de civiluloj kaj policanoj. La glortempo de la ribelantoj estis dum la periodo "La Orfebro", ekonomia ekprospero por Aŭstralio. Inter la plej famaj ribelantoj estis la bando Hall, konsistanta el Ben Hall, Frank Gardiner kaj John Gilbert. Ili faris unu el la plej famaj kaleŝoraboj de Aŭstralio. Ili prenis 14 000 britajn pundojn, kio en 2019 egalas al 12,5 milionoj da aŭstraliaj dolaroj.

Malgraŭ ĉi tiu rabo, Ned Kelly estas konsiderata la plej fama arbustejulo en la aŭstralia historio. Li estas konata pro la mortigo de sennombraj policistoj dum sia brutala sed mallonga vivo. Post la morto de Kelly, la nombro de arbustejuloj signife malpliiĝis, plejparte pro multe plibonigita polictrupo kaj komunikada teknologio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]