ĈK
| ĈK | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| sekreta polico | |||||
| Komenco | 20-a de decembro 1917 vd | ||||
| Fino | 6-a de februaro 1922 vd | ||||
| Antaŭe | Military Revolutionary Committee • Oĥrano vd | ||||
| Poste | Ŝtata Politika Departemento de la NKVD de la RSFSR vd | ||||
| Landoj | Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko vd | ||||
| Sidejo | Sankt-Peterburgo | ||||
| Estro | Feliks Dzerĵinskij | ||||
| |||||

La (Tutrusia) Eksterordinara Komisiono (ruse Всероссийская Чрезвычайная комиссия, mallonge ruse ВЧК aŭ simple ruse ЧК) ankaŭ konata kiel VĈK aŭ ĈK[1] estis la unua Sovetia organizaĵo de ŝtata sekureco. Ĝi estis kreita la 20-an de decembro 1917 per dekreto de Vladimir Lenin. Ĝia unua ĉefo estis Feliks Dzerĵinskij[2].
Fine de 1918, centoj da ĈK-komitatoj estis kreitaj en la urboj. Pluraj miloj da disidentoj, dizertintoj, aŭ aliaj homoj estis arestitaj, torturitaj aŭ ekzekutitaj de ĈK-grupoj[3]. Post 1922, ĈK-grupoj spertis multajn reorganiziĝojn, kiel faris la NKVD. Ĝiaj membroj estis delonge nomitaj ĈK-anoj en la 1980-aj jaroj[4]. Post la alveno de Vladimir Putin al povo, la refero al FSB-membroj kiel "ĈK-anoj" pliiĝis, interalie de politikaj opoziciantoj al Putin, ofte pejorative.
Ekde la komenco, la ĈK estis grava militara kaj sekureca armilo de la Bolŝevika komunista registaro. En 1921 la trupoj de la ĈK nombris 200 000. Tiuj trupoj organizis kaj mastrumis la Gulag-sistemon; "rekviziciis" manĝaĵon; torturis kaj ekzekutis politikajn opoziciantojn; subpremis ribelojn kaj tumultojn de laboristoj aŭ kamparanoj, kaj ribelojn en la dizertint-trafita Ruĝa Armeo[5].
Nomo
[redakti | redakti fonton]La plena nomo de ĈK en 1918 estis (en la rusa) "Tut-rusia Eksterordinara Komisiono por kontraŭbatali kontraŭrevolucion kaj Sabotadon"[6].
Membro de ĈK estis nomita "ĈK-ano" tra la tuta sovetia periodo, spite plurajn ŝanĝojn de oficiala nomo[7]. La termino estas ankoraŭ uzata en Rusio hodiaŭ. Ekzemple, la prezidento Vladimir Putin estis referita en la rusaj medioj kiel "ĈK-ano" pro lia kariero en KGB[8].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ЧК (ruse, esperante). Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev (2019-10-24). Arkivita el la originalo je 2026-02-20. Alirita 2026-02-20 .
- ↑ (2008) The Impact of Stalin's Leadership in the USSR,1924-1941. Nelson Thornes, p. [htt://archive.org/details/aqahistoryasim000unse/e/3 3]. ISBN 978-0-7487-8267-3.
- ↑ pages 383-385[rompita ligilo], Lincoln (1999).
- ↑ Library of Congress / Federal Research Division / Country Studies / Area Handbook Series/ Soviet Union / Glossary. "Lcweb2.loc.gov". Alirita 2011-07-27 .
- ↑ Werth, Nicolas et al 1999. The black book of communism: crimes, terror, repression. Harvard University Press. ISBN 0-674-07608-7
- ↑ "Всероссийская чрезвычайная комиссия по борьбе с контрреволюцией и саботажем"
- ↑ (1974) Aleksandr Solĵenicin: La Gulaga Arkipelago II. Novjorko: Harper, p. 537–38. ISBN 0-06-092103-X. “Olda ĈK -ano! Kiu ne aŭdis tiujn vortojn, malrapide diritajn kun emfazo, kiel markon de speciala estimo? Se la ZEKoj (enkarceritoj) volas distingi tendaran gardiston disde tiuj, kiuj estas senspertaj, inklinaj al vantemo, kaj ne havas kroĉon de dogo, oni diras: 'Kaj la estro estas o-o-olda ĈK-ano!' ... 'Olda ĈK-ano'-kion tio signifas almenaŭ estas, ke li estis bone konsiderita sub ... Berija”..
- ↑ A Stalin slip and Putin trick | Opinion. The Moscow Times (2011-05-10). Alirita 2011-07-27 .
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Cheka" en la simpla angla vikipedio (fonta versio 4587492). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Cheka – Spartacus Schoolnet collection of primary source extracts relating to the Cheka
- Development of the Soviet system of punitive organs

